Eksperimento omaĝe al

                      125-jariĝo de Esperanto.

 

 

Ni pruvu, ke pere de Esperanto eblas pli ĝuste

transdoni sencon de ajna teksto!

 

La eksperimento konsistos el du partoj:

 

1. Ni penos kolekti laŭeble plej multajn partoprenontojn, scipovantajn almenaŭ du lingvojn. Oni sidiĝos ronde kaj tradukos la proponitan tekstoj al lingvo de la dekstra najbaro. La originalo estos en la ukraina kaj iu el ukrainiaj esperantistoj tradukos ĝin la la angla, franca, pola aŭ germana kaj transdonos dekstren. La lasta tradukonto revenigos la tekston al la ukraina. Poste la komisiono komparos la komencan tekston kaj la rezultitan.

 

2. En la dua parto de la eksperimento la alia ukrainlingva teksto rondiros, sed transiroj de lingvo al lingvo estos faritaj pere de Esperanto: ekz. la unua tradukos en Esperanton, la dua de Esperanto al (ekz) la germana, la tria de la germana - al Esperanto ktp.

 

Poste la komisiono komparos ĝustecon de ambaŭ tradukoj.

       

       Nia tasko - disvastigi  infromon pri la eksperimento

kiel eble plej vaste!

 

 

3. Estas ideo okazigi la eksperimenton en ejo, en kiu eblos    organizi Skajp-Konferencon kaj mi invitas al ĝi multajn gastojn.

       Certe antaŭ la aranĝo ni informos konkretan horon de la Konferenco.

 

Do ni nun jam laboras por sukcesigi niajn “napoleonajn” planojn

 

Tio estos vere inda omaĝo por la jubileo!

 

 

REEN

Macintosh HD:private:var:folders:pC:pChR8pMBEuGY7V7ClMLzrk+++TI:-Tmp-:com.apple.mail.drag-T0x100520100.tmp.qwRTwY:EO125 logo blua.pdf